Substantivoj
En Mundezo, ĉiu vorto havas nefleksieblan radikalon, el kiu oni povas formi substantivon, verbon, adjektivon kaj adverbon.
Ekzemplo kun “pel-” (paroli)
pele : parolo
peli : paroli
pela : parola
pelo : parole
Substantivo ĉiam formiĝas per la aldono de la finaĵo –e al la radiko. Do komunaj substantivoj preskaŭ ĉiam finiĝas per -e *.
Ekzemploj
mate (virino)
bate (viro)
doste (amiko)
eve (domo)
myawe (kato)
Pluralo de substantivoj
Por pluraligi nomojn, eblas aldoni la literon –y je la fino de la vorto (post la -o), sed tio ne estas deviga.
Ekzemploj
doste (amiko)
dostey (amikoj)
bi dostey (du amikoj)
bi doste (du amikoj)
pedro ni akiko si mea doste (Pedro kaj Akiko estas miaj amikoj)
Genro
Mundezo ne distingas inter la viraj kaj inaj nomoj. La genro estas indikata per la prefikso ba- (vira) kaj ma- (ina) *
Ekzemploj
te = homo | ane = ulo | |
bate = viro | baane = masklo, virseksulo | bae = vireco |
mate = virino | maane = ino, femalo | mae = ineco |
* Ankaŭ ekzistas prefikso za– por neduuma sekso.
Propraj nomoj
En Mundezo, la propraj nomoj neniam havas majusklon kaj ili tuje malantaūas la precizigita nomo, sen uzo de prepozicio:
- hotele hilton (Hotelo Hilton)
- rike florida (Ŝtato de Florido)
- guvaye madison (Avenuo Madison)
- mea doste marko (Mia amiko Marko)