Adverboj
En Mundezo, ĉiu vorto havas nefleksieblan radikon, el kiu oni povas formi substantivon, verbon, adjektivon kaj adverbon.
Ekzemplo kun “pel-” (paroli)
pele: parolo
peli: paroli
pela: parola
pelo: parole
La adverba finaĵo estas –o, kiun oni metas al la fino de la radiko. Adverboj do finiĝas preskaŭ ĉiam kun -o *.
Adverbo ebligas aldoni nuancon al verbo, adjektivo, aŭ alia adverbo, kaj kutime metiĝas antaŭ la precizigita elemento. Ĝi ĉiam estas nefleksiebla en Mundezo, kaj uziĝas por traduki la manieran adjekton.
Ekzemploj
wayo reni (rapide kuri)
sato nyami (sufiĉe manĝi)
bono kanti (bone kanti)
multo guli (multe trinki)
guo bela (tre bela)
* Iuj adverboj ne finiĝas per -o. Ekzemple la adverboj ha (jes) kaj ne (ne), kaj ankaŭ iuj tabel-vortoj (kial, ĉiam, tiom, kie…)
Gradoj de komparado
Komparativo
– Por esprimi la samecon, aŭ oni uzas la adverbon “o” ((tiel,) kiel), aŭ “sam” (kiel), aŭ “same (dan)” (same (ol))
tu bono kanti o lo (vi kantas bone kiel li) ➜ Vi kantas same bone kiel li
tu bono kanti sam lo (vi kantas bone samkiel li) ➜ Vi kantas same bone kiel li
tu samo bono kanti dan lo (vi kantas same bone kompare kun li) ➜ Vi kantas same bone kiel li
– Por esprimi la superecon, oni uzas la adverbon “mas (dan)” (pli (ol))
tu mas bono kanti dan lo ➜ Vi pli bone kantas ol li
– Por esprimi la malsuperecon, oni uzas la adverbon “min (dan)” (malpli (ol))
tu min bono kanti dan lo ➜ Vi malpli bone kantas ol li
Superlativo
– Por esprimi la superecan superlativon, oni uzas la adverbon “masuno (dan)” (plej (el))
tu masuno bono kanti dan ola noy ➜ Estas vi, kiu kantas plej bone el ni ĉiuj
– Por esprimi la malsuperecan superlativon, oni uzas la adverbon “minuno (dan)” (plej (el))
tu minuno bono kanti dan ola noy ➜ Estas vi, kiu kantas malplej bone el ni ĉiuj