Pronomoj
Personaj pronomoj
singulara 1a persono |
me * bame * mame |
Mi * Mi (vira) * Mi (ina) |
singulara 2a persono |
tu * batu * matu |
Vi (singulara) * Vi (vira) * Vi (ina) |
singulara 3a persono |
lo * balo * malo |
Li, ŝi * Li * Ŝi |
plurala 1a persono |
noy * banoy * manoy |
Ni * Ni (vira) * Ni (ina) |
plurala 2a persono |
voy * bavoy * mavoy |
Vi (plurala) * Vi (vira) * Vi (ina) |
plurala 3a persono |
ley * baley * maley |
Ili * Ili (vira) * Ili (ina) |
Nedifina pronomo |
ane | Oni |
Ankaŭ ekzistas prefikso za- por neduuma sekso.
Ankaŭ eblas formaligi la komunikon, respektege, uzante done (sinjoro/sinjorino) anstataŭ la persona pronomo. Tamen tiu kutimo ne estas rekomendata.
Ekzemploj
me lovi tu = Mi amas vin
tu lovi lo = Vi amas lin
balo lovi me = Li amas min
malo lovi me = Ŝi amas min
orelí me = Aŭskultu min
ki tu voli longice? – bame? = Ĉu vi volas robon? – Mi (vira)?
nalcí lo na me = Donu ĝin al mi
lo gukusti = Ĝi estas multekosta
manoy voli samete = Ni (ina) volas egalecon
ane fari gubona pane en franse = Oni faras bonegan panon en Francujo
otí ley tien = Metu ilin tie
Posesivaj adjektivoj
Por formi posesivajn adjektivojn, aŭ adjektivojn relativaj al personaj pronomoj, oni aldonas la adjektivan finaĵon -a al ili.
- mea = mia(j)
- tua = via(j) (singulara)
- loa = lia(j), ŝia(j), ĝia(j)
- noya = nia(j)
- voya = via(j) (plurala)
- leya = ilia(j)
Ekzemploj
me si voya doste = Mi estas via amiko (via = de vi cîuj)
noy si tua dostey = Ni estas viaj amikoj (viaj = de vi /singulara)
tia buke si mea = Tiu libro estas mia
loa valo jo terupisi = Ĝia valoro triobliĝis
Posesivaj pronomoj
Posesivaj pronomoj havas saman formon ol posesivaj adjektivoj.
Ekzemplo
sis tu peli na me tua name, me peli na tu mea = Se vi diras al mi vian nomon, mi diros al vi la mian
si mea probleme, ne tua = Estas mia problemo, ne la via
loa rodji = La lia estas ruĝa.
Refleksivo
Eblas transformi personan pronomon en refleksiva pronomo aldonante al ĝi la refleksivan prefikson su-, sed ne estas deviga. Ofte, la kunteksto ebligas ne bezoni ĝin.
Samkiel en Esperanto, la refleksivo reprezentas la aganton de la vorto (plejofte verba grupo) al kiu ĝi rilatas. Plejofte, estas la subjekto de la propozicio, kaj ĝi rilatas al ĉi lasta kiam la aganto ne estas precizigita.
Ekzemplo
ley safifi ley = Ili lavas ilin
ley safifi suley = Ili lavas sin
➜ suley rilatas al la aganto de la verbo safifi (lavi) : ley (ili)
lo pediti kon suloa bape ni suloa wawe = Ŝi promenas kun sia patro kaj sia hundo
➜ suloa rilatas al la aganto de la verba grupo pediti kon (marŝi kun, promeni kun) : lo (ŝi, li)
lo pediti kon suloa bape ni loa wawe = Ŝi promenas kun sia patro kaj ria hundo (tiu de ŝia patro, aŭ de aliulo)
done plesi suloa aydane icifi sulo = La sinjoro petas sian servisto vesti sin
➜ suloa rilatas al la aganto de la verbo plesi (peti) : done (sinjoro). sulo rilatas al la aganto de la verbo icifi (vesti) : aydane (servisto)
done plesi suloa aydane icifi lo = La sinjoro petas sian servisto vesti lin
➜ La servisto devas vesti la sinjoron, aŭ aliulon.
kenji tsi ame a djemila na sulo = Kenĝi konas la amon, kiun Ĝemila sentas por si
➜ sulo rilatas al la aganto de la vorto ame (amo). Estas Ĝemila kiu amas, do sulo rilatas al Ĝemila.
ley lami tem wana nasade na suleya ide = Ili plendas pri la malbona traktado de sia filo
➜ suleya ne rilatas al lami (plendi) ĉar ili ne plendas pri ili mem. suleya rilatas al wana nasade (malbona traktado), sed la aganto de tiu malbona traktado ne estas menciita, do la refleksiva pronomo implicite rilatas al la subjekto de la propozicio: ley (ili)
Komento: Pleofte, preferindas kunigi la prefikson al la transitiva verbo / ago ol uzi tiajn parolturnojn.
Ekzemplo
– ley susafifi = Ili sinlavas
– done plesi loa aydane suicifi = La sinjoro petas lian/sian servisto sinvesti
– kenji tsi suame a djemila = Kenĝi konas la memamon de Ĝemila
Relativaj pronomoj
Relativa pronomo ebligas rilati al alia vorto por enkonduki novan propozicion (kiu(n), kiam, kies, kiel…). La relativa propozicio estas apartigita de la ĉefa propozicio per komo, kiu signas paŭzeton en la fluo de frazo.
- e = aĵo aŭ kazo (tio, kio)
- a = montro aŭ kvalito (tiu, kiu; tia, kia)
- o = maniero (tiel, kiel)
- en = ejo, loko (tie, kie)
- os = momento (tiam, kiam)
- ke = universala
Ekzemploj
cesí, e tu nudi = Prenu tion, kion vi bezonas
welí, e me voli pravesi = Rigardu tion, kion mi volas aĉeti
welí, a me voli pravesi = Rigardu tiun, kiun mi volas aĉeti
mate, a me lovi = La virino, kiun mi amas
ane tem a me peli na tu = La homo, pri kiu mi parolis al vi
me ami tu, a tu si = Mi amas vin tia, kia vi estas
me i, o me voli = Mi faras, kiel mi volas
eve en me jiti = La domo, kie mi loĝas
hore os tu tiiti = La horo, kiam vi alvenas
Eblas uzi la pronomon ke anstataŭ ajna alia relativa pronomo, sen devige marki antaŭan paŭzeton.
Ekzemploj
mate ke me lovi = La virino, kiun mi amas
ane ke me peli na tu = La homo, pri kiu mi parolas al vi
eve ke me jiti = La domo, kie mi loĝas
hore ke tu tiiti = La horo, kiam vi alvenas
En iuj kazoj, la uzo de la pronomo ke povas konfuzi pro malsamaj eblaj signifoj, sed la kunteksto ĝenerale sufiĉas por kompreni la sencon de la frazo.
Ekzemploj
cesí ke tu nudi = Prenu tion, kion vi bezonas / Prenu tiun, kiun vi bezonas / Prenu kiam vi bezonas.
me i ke me voli = Mi faras tion, kion mi volas / Mi faras kiel mi volas.
ene ke me peli = La loko pri kiu mi parolas / La loko kie mi parolas.
ene ke me vo pravesi = La loko kie mi aĉetos / La loko kiun mi aĉetos.
eve en a me eni
mate tem a me peli
Mi trovas gxin tre interesa strukturo!
Dankon 🙂